Enkoduko

LA RESPUBLIKO

La progresa jarduo

La nigra jarduo

La registaro de la Popola Fronto

LA MILITO

Fotoj

Io pri ni

Esperanto

Gastlibro

Antaux cxirkaux 75 jaroj oni proklamis la Duan Respublikon en Hispanujo. Ni ne rememoras tion kiel ion tristan, ni rememoras gxin kiel la venkon de la diferencaj politikaj fortoj, kiuj kunlaboris por la renverso de la monarkio, por la kulturo, por la libero de la popolo, la proletoj kaj por la demokratio.

Sed la eklezio ne povis vidi sciencan kaj devigan klerigadon; la bienuloj ne konsentis kun la tera distribuo, la dunantoj ankaux kun la laboraj rajtoj.... La Respubiko havis kelkajn malamikojn - ili ne estis multaj, sed ili estis tre potencaj.

Malgraux tio la Respubliko povis vivi, kun siaj malamikoj, kiuj konspiris. Tio estis ebla, cxar la Respublikon subtenis popolo, kiu decidis. Kun siaj eraroj la Respubliko donis la vocxdonon al la virino, faris la plej progresan kostitucion en la hispana historio, okazis la unua vera demokrata espero dum la unua respubliko, oni laboris je la tera distribuo, por la laboraj rajtoj, faris la devigan klerigadon...

Sed la malfidelaj soldatoj kun Hitler, Mussolini kaj la malpura silento el la internaciaj registaroj atakis la legxan kaj legitiman Respublikon. Dum tri jaroj la hispana popolo kun la helpo de la Internaciaj Brigadoj batalis kontraux la fasxismo. Sed ili ne povis venki kaj la demokrataj registaroj helpis al la hispana popolo nek dum cxi tiu milito nek post la dua tutmonda milito. Do Hispanujo suferis pro la diktaturo dum longaj 35 jaroj.

Cxi tiu retpagxo estas humila retpagxo kontraux la forgeso.

Vivu la Dua Respubliko!