Enkoduko

LA RESPUBLIKO

La progresa jarduo

La nigra jarduo

La registaro de la Popola Fronto

LA MILITO

Fotoj

Io pri ni

Esperanto

Gastlibro

La progresa jarduo

(1931 - 1933)


14. aprilo 1931, Madrido

La Respubliko estis proklamita la 14-an de aprilo 1931. Antaŭ tiu tago en Hispanujo estis la diktaturo de Primo de Rivera. Sed li ne povis kontroli la popolon, ĉar ĝi estis tre unita por sukcesi la dua respubliko post jaroj de diktaturoj. La 12-an de aprilo 1931, en urbaj elektoj, la respublikaj fortoj venkis en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj de Hispanujo (42 el 50). Tiel, la Respubliko ne estis oficiala, sed la stratoj estis plenaj da respublikaj flagoj, multaj personoj proklamis la respublikon kaj la reĝo povis nenion fari por eviti ĝin: la Respubliko estis vero kaj la reĝo Alfonso XII foriris el Hispanujo.

La provizora registaro kunvokis elekton je la junio. En tiuj elektoj la respublikaj kaj socialismaj partioj gajnis. Ili faris registaron kune, sed ili vere ne estis tre unita, ĉar la respublikaj fortoj volis asekuri bone la respublikon kaj la socialismaj fortoj volis daŭradi la revolucion. La prezidento de la respubliko estis Niceto Alcalá Zamora kaj la prezidanto de la registaro Manuel Azaña. Dum la unuaj monatoj ĉi tiu registaro faris la hispanan respublikan konstitucion. Ĝi estis aprobita la 6-an de decembro kun 368 voĉoj el 470.

La rezulto estis la plej progresa konsitucio, kiun malŝatis la dekstra kaj katolika Hispanujo. La una artikolo de la teksto diris:

“España es una respública democrática de trabajadores de toda clase, que se organiza en régimen de Libertad y de Justicia. Los poderes de todos sus órganos emanan del pueblo. (...) La bandera de la respública española es roja, amarilla y morada.”

“Hispanujo estas demokrata respubliko de ĉiaj laboristoj, kiu estas organizata en regulo de libero kaj justicio. La potenco de ĉiuj siaj organoj emanas el la popolo.(...) La flago de la Hispana respubliko estas ruĝa, flava kaj purpura.”

Poste, la konsitucio protektis egaleco de ĉiuj hispanaj, permisis la eksedziĝon kaj la civilan edzecon, donis la voĉon al la virino, asekuris la senpagan kaj devigan klerigadon. Ankaŭ ĝi forprenis al la Eklezio ĉiujn historikajn privilegiojn kaj diris ke Hispana respubliko ne havas oficialan religion.

Ĉi tiu registaro faris multajn reformojn sed ĝi ankaŭ havis kelkajn problemojn. La Registaro variis sed la oficistoj, la soldatoj kaj la Guardias Civiles (Civilaj Gardadoj, la hispana polico) estis la sama. Ankaŭ kutime la respubliko koliziis kun la Eklezio kaj la grandaj proprietuloj.

Flago de la CNT
En la alia flanko estis la CNT (Confederación Nacional del Trabajo, Natia Ligo de la Laboro). CNT estis anarkia sindikato, kiu vidis en la respubliko la samajn burĝarojn de la monarkio. Ĉi tiu sindikato estas tre grava en Kataluno kaj en aliaj lokoj kaj ĝi batalis ankaŭ kontraŭ la respubliko kaj la ĉiuj tataj formoj.

La CNT havis du brakojn: la CNT kaj la FAI (Federación Anarquista Ibérica) kiu estis pli radikala ol CNT. Internacie la respubliko havis alian problemon kun la krako de la 29 (crack 29) kiam la usonaj bankoj bankrotis.

La alia grava sindikato estis UGT, sed ĝi estis nek anarkista, nek tre granda.

En 1931 kaj 1932 la respubliko komencis babili pri la Agrara Reformo, kie ĝi volis distribui la teron inter la kampuloj. Sed la distribuo estis tro malgranda, do kelkaj kampuloj kun la CNT kaj la FAI proklamis liberan komunismon en iuj lokoj. Ankaŭ, Kataluno kaj Euskado (du hispanaj aŭtonomioj) volis multan aŭtonomecon.

Sed la tre grava problemo ekestis, kiam Sanjurjo (hispana soldato) provis fari puĉon, sed la respubliko arestis lin sen problemoj.

Fine, la Registaro aprobis la Agraran Reformon. Tiel, ĝi volis distribui la teron, sed la proceso estis tre malrapida, do la kampuloj ne estis feliĉaj. Ankaŭ la Registaro aprovis la Leĝon de la religiaj asocioj, kiu ne permesis al Eklezio instruisti en la lernejoj.

En 1933 José María Gil Robles bazis la CEDA (Confederación Española de Derechas Autónomas), dekstra partio dum la strikoj kaj la protestoj daŭris en multaj lokoj de Hispanujo, ĉar la kampoloj volis, por ke la agrara reformo estu rapida kaj granda. En Casas Viejas la Guardia Civil (Hispana policio) buĉis kelkajn personojn kaj la CEDA diris, ke la Registaro estis kulpa, do ĝi devas demisii. Fine la Registaro demisiis kaj Niceto Alcalá Zamora kunvokis elekton je novembron 1933.